Kianito

Kianito (aŭ disteno) estas alumini-silikat-mineralo kun la kemia konsisto Al2SiO5, kiu nombriĝas al la nezosilikatoj. Ĝi estas proksime parenca kun la andaluzito kaj la silimanito, sed kristaliĝas en la triklina kristalsistemo kaj havas pli altan densecon ol ili. La dureco de kianito varias kun la orientiĝo inter 5,5 kaj 7, la mineralo havas bluan ĝis blankogrizan koloron, ĝia frotkoloro estas blanka. Kelkaj variaĵoj estas uzataj kiel gemoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search